Kio estas PKL?

PKL (Parola Kompletigita Lingvo) kompletigas la liplegadon kaj malaperigas konfuziĝon pro la similaspektaj prononciataj literoj kaj vortoj. Ĝi ebligas al surduloj "vidi" sonojn".

La koncepto de PKL ekzistas por multaj lingvoj: Cued Speech por Usono aŭ LPC (Langue française Parlé Complété) por Francio.

PKL ebligas surdulojn kaj malbonaŭdantojn plene uzi Esperanton vidalvide kun aliaj surduloj aŭ aŭdantoj.

PKL plensensas kun la lingvo Esperanto, ĉar unu grafemo (skriba unuo) reprezentas unu fonemon (sona unuo).

Kiel naskiĝis la ideo?

PKL estas la rezulto de kunlaborado de multaj esperantistoj dum nombraj kunsidoj ĉe la sidejoj de SAT-Amikarokaj Esperanto-France.

La projekto estis proponita de fraŭlino Fatima el pariza esperanta grupo. Fatima estis surdulino.

Ŝi iĝis surdulino pro peza malsano kaj havis grandajn malfacilaĵojn lerni novajn fremdajn lingvojn.

La liplegado ne multe helpis, ĉar ĝis ebligas kompreni nur 30%-40% (Nicholls & Ling 1982, Alegria & Perier 1990) de la parolado, kiu tute ne sufiĉas por efika komunikado.

Kiel funkcias?

Mansignoj

PKL celas kompleti la liplegadon uzante mankodojn ĉirkaŭ la vizaĝo.

  • Mankodoj reprezetas grupojn de konsonantoj.
  • Lokoj sur la vizaĝo reprezentas la vokalojn.
  • Kun liplegado, PKL helpas distingi samaspektajn konsonantojn.
  • Sekvas la tabelo de mankodoj por montri grupojn de konsonantoj:

    Grupoj de konsonantoj Mankodoj

    K, V, Z

    Ĵ, P, H, D

    G, C

    B, N, Ĝ

    R, S

    L, Ĥ, Ŭ, Ŝ

    J

    F, T, M, Ĉ

    Ĉ

    Signi izolitajn vokalojn

    Mankodo uzata por solaj vokaloj

    Lokoj de vokaloj sur la vizaĝo

    Por montri ĉu solan vokalon ĉu silabon (konsonanto + vokalo), metu la mankodon sur la taŭga parto de la vizaĝo.

    Signi solajn vokalojn

    Signi konsonantojn

    SAme por literumi aŭ signi izolitajn konsonantojn, uzu la mankodon kiu reprezentas la taŭgan groupon de konsonantoj kaj la lokon sur la vizaĝo:
    B  = Bo 
    C  = Co 
    Ĉ = Ĉo 
    ktp ...

    Samaspektaj konsonantoj kun kaj sen PKL

    Nur liplegado

    PKL

    P, B, M

    Ŝ, Ĝ, Ĉ, Ĵ

    F, V

    T, D, N

    S, Z

    K, G, R

    H, Ĥ

    La akuzativo